Ekskurso al Finsterwalde
Bedaŭrinde mi devas hodiaŭ deklari, ke la planita ekskurso al Finsterwalde je la 23-a de
septembro ne okazos pro diversaj objektivaj kaj subjektivaj kaŭzoj.
Pro la malmultegaj aliĝintoj la organiza komitato post longa diskuto decidis, ke tiu tre grava aranĝo ĉijare ne okazu en Finsterwalde. Se la steloj staras bone, ili eble estos pretaj, aranĝi la ekskurson denove sekvontjare.
La estraro de EABB do trovu lokon kaj daton por la sekvonta kunsido, ĉu en Berlino aŭ aliloke.
Sekvontfoje oni akceptu la petojn de la organizantoj kaj promesu apogon.
Bv. transdoni tiun ĉi informon al eblaj interesuloj, kiuj ne disponas pri interreto kaj jam
kaŝe/malkaŝe diris, ke ili eventuale intencas veni al Finsterwalde.
Mi mem tre bedaŭras tiun ĉi disvolviĝon, sed ...
Samideane
Ronald Schindler
EABB, la prezidanto