11-a Lubuŝa Internacia Esperanto-Renkontiĝo - Góra - 2006

Ankaŭ dum tiu ĉi jaro okazis alloga kaj interesa internacia renkontiĝo (2006-06-23/25), sed ĉifoje ne apud la pitoreska lago de Slawa sed en la urbo de unika ekzemplo por la Esperanto-movado. Certe ĉiu jam eksciis ion pri la kunlaborado de la ĝemelurboj Herzberg en Harc-montaro kaj Góra, kiuj decidis uzi Esperanton kiel pontlingvo por la agado. Tiu afero plejparte regis la impresojn pri la aranĝo kaj pro tio ankaŭ ree partoprenis geesperantistoj el Herzberg.

La tranoktado estis organizita en plurpersonaj ĉambroj en internulejo meze de la urbo. La "kongesejo" estis la Esperanto-Klubo de Góra, rekte en la sporta centro.

Ree estis preparita tre varia kaj interesega programo. Kulminoj estis la akcepto ĉe la urbestro de Góra kun ĉisekva kradrostado (bedaŭrinde mi ne povis ĉeesti). Sed ankaŭ dum la sabato nin atendis plenŝtopita tago, speciale menciindaj estis la vizito de abelbredejo, persona ĉiĉeronado tra la urbocentro de Góra, sinprezentado de la Esperanto-gelernantoj, ĉeesto dum la festo de Sankta Johano kaj ankaŭ la fermanta babilado ĝis noktomezo. Je la 25-a de Junio ni bedaŭrindege ĉiuj ree devis adiaŭi kaj hejmenvojaĝi. Antaŭ tio ni ankoraŭ havis la bonŝancon pruvi nian konon pri diversaj lingvaj aspektoj enkadre de pli malpli malfacilaj ekzercoj.

Partoprenintoj venis el Hungario, Germanio kaj Pollando. Kiel ano de EABB ĉeestis nur mi. Entute partoprenis ĉ. 40 personoj.

La renkontigo ree fariĝis grava sukceso kaj ĉiu deziris daŭrigon dum la sekvonta jaro. Specialan dankon al la ĉeforganizintoj Teresa, Bozena kaj Andreo.

Je la sekvonta fojo (2007), kiel al mi sekrete diris la prezidantino de la Lubuŝa filio de Pola Esperanto Asocio, oni renkontiĝos en la iam tre tradicia loko por Esperanto-aranĝoj, nome en Lubniewice ĉe Gorzów.


Ronald Schindler