Multprogramera kaj tre internacia Zamenhoffesto en Berlino
Ankaŭ ĉijare ekzistis diversaj problemoj rilate al la ejo por nia Zamenhoffesto. Finfine la organiza komitato decidis, ke ni faru ĝin en la Regenbogenhaus, Berlino, Kadiner Str. 9. Tiel tio ankaŭ okazis.
Je la 16-a de decembro unue kunvenis kelkaj homoj por prepari la salonon por la festo. Iom post iom la kunvenejo pleniĝis. Kiam ni fine malfermis la aranĝon, pli ol 60 homoj el Pollando, Francio, Aŭstrio kaj Germanio estis alvenintaj. Entute nur estis atendita 30 - 40 ĉeestantoj, pro tio ni devis plimultigi la sidlokojn kaj tablojn. Malofte ĝis nun la Zamenhoffesto estis tiel internacia.
La programo estis tre enhavoriĉa kaj apenaŭ restis libertempo por rigardi al la libroservo de Johano. Ofertiĝis ankaŭ aliaj esperantaĵoj.
Post la malfermo per salutvortoj de la gastoj kaj gastigantoj okazis la enkonduka parolado de Margareta Handzlik, prezentita de Georgo Handzlik pri la lingva situacio en Eŭropa Unio kun diapozitivoj, kiu klarigis al la ĉeestintoj, kiom da laboro kaj mono postulas la reciproka tradukado kaj kiel disvolviĝis la lingvaj problemoj ene de EU.
Tiu kontribuaĵo liveris bonegan bazon por la sekvanta podia diskutado (i.a. kun Georgo Handzlik, D-ro D. Blanke, Prof. B. A. Wickström) kiu temis pri eblaj solvoj de la lingva demando en EU. La moderatoro estis Fritz Wollenberg, pedagogo, vicprezidanto de ELB, kiu faris sian laboron tre lerte. Ankaŭ la publiko havis la eblecon demandi la podion.
Post la bongusta vespermanĝo okazis alia kulmino de la programo. La bardo Georgo Handzlik prezentis tre belan koncerton kun konataj kaj malpli konataj kanzonoj.
Ĉ. je la 22-a horo la ĉeestantoj devis adiaŭi por longaj hejmvojaĝoj kaj por reorganizi la kunvenejon.
Precipan dankon tiurilate al la kunlaboranto en la "Ĉielarka Domo", Fritz Wollenberg.
Entute ree fariĝis tre bela festo, kiel ankaŭ konfirmis diversaj gastoj.