Ĉefa jarkunveno 2007
de la Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio r.a.
Je 2007-02-10, je la 14-a horo jam renkontiĝis 3 el la plej viglaj esperantistoj de Brandenburgio en la "Regenbogenhaus" de Berlino por partopreni en la ĉefa jarkunveno de ELB por diskuti pri la diversaj temoj ene de la programo kaj observi la balotojn de la estraro kaj de la diversaj komisionoj por demonstri la fortan ligon al la plej granda kaj plej aktiva suborganizo de EABB.
Post ioma malfruiĝo ankaŭ okazis la rekta aranĝo de EABB, bedaŭrinde nur en la sama kadro kiel antaŭe. Evidentiĝis, ke la vojo al Berlino por preskaŭ ĉiuj esperantistoj de la ekstero de la urbo pro la eble tro malfrua komenciĝo kaj la netolereble longaj vojaĝoj per publikaj transportiloj malhelpis la ĉeeston de aliaj brandenburgianoj. Dank‘ al la berlinaj geesperantistoj tamen estis sufiĉe da membroj dum la baloto por la estraro de EABB.
Por la parto Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio restis la sekvaj gravaj decidoj kaj programeroj:
- raportoj (2005-2007)- balotado
Ĉiuvoĉe la ĉeestintoj akceptis, ke la malnova aferdirektanta estraro ankaŭ estu la nova:
|
Prezidanto: |
Ronald Schindler, Frankfurt (Oder) |
|
Anstataŭanto: |
Detlef Hofmann, Berlin |
|
Financoj: |
Margret Lampe, Potsdam |
- Baloto por la transpreno de la estraranoj de la Esperanto-Ligo Berlin en la estraron de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio
Al la estraro de EABB post la decido de la ĉeestintoj nun apartenas jenaj gesamideanoj de ELB:
|
Prezidanto: |
Peter Kühnel |
|
Anstataŭanto: |
Fritz Wollenberg |
|
Financoj: |
Ulrich Wilke |