Invito al Frankfurt (Oder) 2007-05-01 – Ponta Festo

Gekaraj,

per tio mi invitas vin elkore al la jam tradicia "Ponta Festo" de la urbo Frankfurt (Odro) je la 1-a de majo 2007. En tiu kadro instaliĝos informstando pri Esperanto en la nomo de la Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio.

La aranĝo okazos inter 10:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto ankaŭ instaliĝos la informstando pri Esperanto, rekonebla per Esperanto-flago kaj mi.

Nia informstando memkompreneble bonege kaj konvinke demonstru, ke Esperanto ne nur funkcias, sed estas bona interkomprenilo inter la popoloj, do ankaŭ ponta lingvo. Pro tio ankaŭ estus bonega afero, ke mi ne restu la unusola esp-isto dum la festo.

Bedaŭrinde mi mem ne havos tempon por akompani vin dum via restado en la urbo ĉar mi devos resti ĉe la stando.

Tamen multe okazos dum tiu ĉi tago en Frankfurt (Odro) kaj vi certe ne enuos.

Do, bv. veni multamase pro nia komuna celo – la uzado de Esperanto kiel ponta lingvo dum ponta festo!

Elkore kaj optimisme

Via

Ronaldo