Ĉefa jarkunveno de EABB 2008


Dimanĉon, la 16an de februaro, dudeko da EABB-membroj kaj kelkaj gastoj kunvenis en la kafejo de la paroĥanaro "Zum Heilsbronnen" en Berlin-Schöneberg, por bilanci la jaron 2007. La prezidantoj de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio (Ronald Schindler) kaj de Esperanto-Ligo Berlin (Peter Kühnel) salutis la kunvenintojn kaj donis detalajn raportojn pri la eventoj kaj agadoj dum la pasinta jaro.

Sekvis la financaj raportoj de niaj kasistoj Margret Lampe kaj Ulrich Wilke. Li priskribis krizan evoluon de la buĝeto de la Esperanto-Ligo: la elspezoj rimarkinde superis la enspezojn, precipe pro la plialtiĝintaj kostoj, malkresko de la membronombro kaj la fakto, ke de la delonge konstantaj jarkotizoj post la transpago al GEA restas tre malmulte. Por egaligi la kotizosistemon en Brandenburgio kaj Berlino kaj por almenaŭ iom adapti la kotizojn al la bezono, la kunveno voĉdonis por modera plialtigo, kiu validu ekde la jaro 2009 por ĉiuj membroj de EABB. Tio memkompreneble ne sufiĉos por kovri la estontajn kostojn. Necesas malfermo de novaj monfontoj (ekzemple trovi sponsorojn) aŭ rigora ŝparado (ekzemple malpli ofta aperigo de nia Esperanto-Informilo). Helpus al ni ankaŭ granda aŭ malgranda mondonaco de vi, kara leganto.

Raportojn pri vigla agado oni aŭdis de la grupo Lietzensee (Hans Moser), la grupo Prenzlaŭer Berg (Fritz Wollenberg), la Ĵauda Rondo (Gerd Bussing), kaj "Esperanto? Plenbuŝe!" (Philippe Beaudonnet) kiuj regule kunvenis en 2007. Apartan mencion ricevis la agado ĉirkaŭ la Esperantoplaco en Neŭkölln. Dum la pasinta jaro esperantistoj el pli ol 20 landoj vizitis nian regionon kaj niajn renkontiĝojn. Regulaj grupkunvenoj okazadas ankaŭ en Eisenhüttenstadt, Finsterwalde kaj Prenzlaŭ. Pri la agado de la malgranda, sed konstanta grupo en Prenzlaŭ, pri ĝiaj regulaj kontaktoj kun amikoj el Meklenburgo-Antaŭpomerio kaj spertoj en gazetara kaj informa laboro raportis Edeltraŭt Henning.

Raimund Riedel petis liberigon de la ofico de membroadministranto. Provizore tiun taskon transprenos Ronald Schindler.

Bonvenon renkontis la propono de Fritz Wollenberg, festi la naskiĝtagon de Esperanto ĉi-jare la 2-an de aŭgusto kaj lui historian tramvagonon por veturi de Lichtenberg al Ruĝa Urbodomo kaj Pola Kultur-Instituto por memorigi pri postkongresa vizito de esperantistoj (inter ili Zamenhof) en 1908. Al tio indas inviti kongresanoj, kiuj, hejmenvojaĝante post UK en Roterdamo, preterpasos Berlinon.

Finis la kunvenon muzika kontribuaĵo de Stephan Schneider, kiu belvoĉe regalis la ĉeestantojn per propraj Esperanto-kantoj kaj gitarludo.

Kontraste al la planita programo, la gvidado tra la "Bavara Kvartalo" fare de Fritz Wollenberg povis okazi nur post la aranĝo. Bedaŭrinde jam regis vespera malhelo, sed kiel kutime nia gvidanto abunde provizis nin per interesaj informoj.

Fine kelkaj el ni vespermanĝis vidalvide de la urbodomo Schöneberg en restoracio, en kiu jam okazis jarkunveno de ELB tuj post la milito.

Jam antaŭ la jarkunveno okazis en la preĝejo mallonga diservo, gvidata de pastro Peter Bäß. La komunan kantadon akompanis Margret Lampe per piano.

Adaptita de Gerd Bussing

Jen kelkaj impresoj!