Kunfandiĝo de BEA kaj ELB



La estraroj de Brandenburgia Esperanto-Asocio (BEA) kaj Esperanto-Ligo Berlin (ELB) interkonsiliĝis pri la kunfandiĝo de siaj asocioj. BEA jam antaŭ kvin jaroj tion proponis. Nun eblas direktiĝi al tiu celo.

Akordiĝante kun la respektivaj membraroj BEA kaj ELB ŝanĝu siajn statutojn. BEA fariĝu landa asocio de Germana Esperanto-Asocio (GEA) por Berlino kaj Brandenburgio, kies regiona subasocio fariĝu ELB. Tiu vojo estas inter diversaj eblecoj la plej malmultekosta por atingi la unuiĝon de BEA kaj ELB.

La estraroj de ambaŭ asocioj preparas la necesajn tiucelajn paŝojn. BEA kaj ELB invitos siajn membrojn al ĉefaj jarkunvenoj sabate, la 26-an de Februaro 2005, je la 15-a horo, en Nikodemuspreĝejo, Berlin, Nansenstraße 12-13 (metrostacio Hermannplatz).

Peter Bäß, Prezidanto de ELB
Ronald Schindler, prezidanto de BEA