Jara Ĉefkunveno de BEA kaj Interasocieta Renkontiĝo
en Berlino
Jam je la 2005-02-26, je la 15-a horo renkontiĝis 8 el la plej viglaj esperantistoj de la lando Brandenburgio en la Nikodemuspreĝejo de Berlino por fari gravajn decidojn kaj elekti sian novan estraron.
Laŭ la programo okazis jenaj prioritataj punktoj:
- raportoj
- protokolo de la pasinta jara ĉefkunveno (Sallgast)
- bilancraporto
- membrara statistiko
- grupoj
- okazintaj aranĝoj de BEA
- publika laboro
- financoj
- estrarkunsidoj
- balotado
Ĉiuvoĉe la ĉeestintoj decidis, ke la malnova estraro ankaŭ estu la nova:
| Prezidanto: | Ronald Schindler, Frankfurt (Oder) |
| Anstataŭanto: | Detlef Hofmann, Berlin |
| Financoj: | Margret Lampe, Potsdam |
- laborplano 2005
La proponoj por la laborplano por la jaro 2005 estis akceptita.
La detalojn bv. legi ĉi tie.
- decido pri ŝanĝiĝo de la satuto
La ŝanĝiĝoj de la statuto estis akceptitaj unuvoĉe.
Temas pri la nova nomo de la asocio, kiu nun estu Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj samtempe pligrandiĝu la regiona respondeco al Brandenburgio kaj Berlino kaj Esperanto-Ligo Berlin fariĝu suborganizo de EABB.
- decido pri kunfandiĝo kun ELB
Unuvoĉe la ĉeestintoj akceptis la proponon de kunfandiĝo inter BEA kaj ELB. Bazo por tiu paŝo estis la ŝanĝiĝo de la statuto de BEA, kiu ja per decido okazis jam.
- Komuna distra aranĝo kun Esperanto-Ligo Berlin
Post la rekta ĉefa jarkunveno la brandenburgianoj venis al la alia ĉambro, kie ELB ĵus finis sian ĉefan jarkunvenon kaj balotadon. ELB i.a. donis al si novan estraron kaj akceptis la staton de suborganizo de EABB.
Al la estraro de ELB nun apartenas jenaj gesamideanoj:
| Prezidanto: | Fritz Wollenberg |
| Anstataŭanto: | Peter Kühnel |
| Financoj: | Ulrich Wilke |
| asesoroj: | Monika Ludewig kaj Robert Weemeyer |
plendokomisiono: | Gerd Bussing, Wera Blanke kaj Peter Bäß |
Tiuj samideanoj nun samtempe apartenas al la estraro de EABB.
La aranĝoj finiĝis per distraj komunaj programeroj kaj la interŝanĝo de proponoj por la komuna laborplano enkadre de EABB. I.a. prezentiĝis longtempe malaperinta filmo en Esperanto.
Ekzistas jam diversaj proponoj por celebri la kunfandiĝon de BEA kaj ELB al EABB. Plej konvenus la aranĝo rilate al la planitaj laborbrigadoj por la Esperanto-Domo en Einbecker strato dum julio 2005.
Elkoran dankon pro la bona organizado speciale al la iama prezidanto de ELB, Peter Baess, kiu ebligis la uzadon de diversaj ĉambroj en la preĝejo.