81-a Germana Esperanto-Kongreso

La ĉijara Kongreso de la Germana Esperanto-Asocio okazis inter 2004-05-28/31 en la bela urbo meze de la federacia lando Meklenburgio-Antaŭpomerio. Ĉirkaŭ 150 esperantistoj, kiuj ne nur venis el Germanio, partoprenis kaj ĝuis la belan pejzaĝon kaj la aranĝon mem.

Okazis multaj programeroj kaj ne eblis partopreni en ĉiuj. Pro tio la partoprenantoj havis la turmenton de la ĝusta elekto.

Tre bone estis organizita, ke kongresejo kaj tranoktado okazis en la sama domo por la plej multaj partoprenintoj. Per tio oni ĉiam havis mallongajn vojojn.

Pro la nehaltigebla teknika progreso diversaj programeroj temis pri la interreto kaj ties signifo por Esperanto.

Ne forgesenda ankaŭ estu la Jarkunveno de GEA, kiu okazis dimanĉe. Dum tiu ĉi estis priparolitaj diversaj gravaj temoj de nia movado. Ankaŭ oni decidis pri la sekvontaj kongresoj de GEA. Ĉiuj estis invitataj veni 2005-05-05/08 al Bad König okaze de la 82-a Germana Esperanto-Kongreso.

Treege interesaj estis la ofertitaj ekskursoj ekz. al Anklamo, kie eblis konatiĝi kun la vivo kaj agado de Otto Lilienthal, unu el la flugpioniroj de Germanio, sed ankaŭ la vizito de la malnova kastelo en Klempenow, kie ni i.a. estis atenditaj de junulara Esperanto-tendaro kaj de interesaj prezentoj de la historiaj momentoj de la konstruaĵo.

"Nacia" vespero kun prezentado de basgermanaj tekstoj ankaŭ sukcesis, kvankam oni minimume bezonus iomete de la kono de tiu nordgermana lingvo. Entute la kulturo, t.e. la muziko ne mankis dum la vesperoj.

Precipan dankegon al la lokaj organizintoj, speciale al Brunhilde kaj Werner Pfennig, kiuj bravure kreis tian neforgeseblan kongreson, ankaŭ al Christian Darbellay flanke de la GEA-estraro. Dankon ankaŭ al la brandenburgia LKK-anino Edeltraŭt Henning el Prenzlau, kiu havas ne nur historiajn rilatojn al Neubrandenburgo.

Je la fino de la aranĝo Gunter Ebert kiel Organizinto invitis ĉiujn al la postkongreso en Stralsund.



Se vin interesas faritaj fotoj pri la kongreso kaj la urbo, bv. turni vin al RonaldSchindler@web.de.

Kalkulitaj kostoj estos 3,00 Eŭroj po kompaktdisko.