Inter amikoj
Okaze de la oficialaj solenaĵoj pro la disvastiĝo de la EU orienten renkontiĝis je la 30-a aprilo 2004, 16-a horo, ĉ. 20 Esperanto-amikoj el Pollando kaj Germanio sur la urba ponto de Frankfurt (Oder). Kelkuj eĉ havis longan alvenvojon, ekzemple el Lubsko kaj Berlino. Neantaŭvidite nin salutis la ĉefurbestro de Frankfurto, s-ro Patzelt.
La planitan programon ni tuj forlasis post la renkontiĝo sur la mezo de la urba ponto kaj promenis laŭ la river-bordo preterirante homamasojn kaj atrakciojn kaj super la insulo "Ziegenwerder" al la hotelo "Zur alten Oder". Tie ni interŝanĝis opiniojn pri la esperoj kaj duboj pro la historia paŝo de la disvastiĝo orienta, pri la sekvonta kunlaboro kaj ni komune kantis diversajn kanzonojn.
Post tiam ni revenis al la urba ponto. Ni uzis ĝin por viziti la najbaran urbon Słubice. Intertempe ni disdonis faldfoliojn al pasantoj, kiuj informis pri celoj kaj konstruo de Esperanto.
La vespero finiĝis per komuna manĝado kaj la deziro de baldaŭa revido.