Jubilea Internacia Esperanto-Renkontiĝo -
Sława - 2005
Ankaŭ dum tiu ĉi jaro okazis la alloga kaj interesa internacia renkontiĝo apud la pitoreska lago de Sława. Jam estis la 10-a renkontiĝo ĉe tiu lago.
La tranoktado estis organizita en tri- aŭ kvarpersonaj dometoj. La "kongesejo" ree estis la ripozejo de la Pola Ruĝa Kruco (PCK) ĵus ĉe la lago kaj apud la urbeto Sława.
Ĉeestis i.a. infana grupo el Dresdeno, kaj grupo de komencintoj el Góra. Sabate la nombro de partoprenintoj superis 80. La tuta aranĝo funkciis laŭ bone preparita programo sed ankaŭ la partoprenintoj havis sufiĉe da libertempo. Speciale menciindaj programeroj estis prelegoj pri la aplikado de Esperanto ekster la movado, pri sesjara restado de pola esp-isto en Ĉinio, historia kaj ekologia promeno tra la urbo Sława kun ĉiĉerono kaj la teatraĵoj, prezentitaj profesie de junulinoj.
El Brandenburgio kaj Berlino partoprenis kvar personoj, kiuj estis elkore bonvenigitaj kaj povis ĝui la internacian sed ankaŭ familian etoson de tiu ĉi evento.
La renkontiĝo ree fariĝis grava sukceso kaj ĉiu deziris daŭrigon dum la sekvonta jaro. Specialan dankon al la ĉeforganizintoj Bozena kaj Andreo.
Ronald Schindler