Somera festo 2004
Jes, denove ĝi okazis kaj la ĉeestintoj havis sufiĉe da ĝojo kaj multe manĝis kunportitajn aferojn kiel kukon kaj viandon por la vespermanĝo.
Ĉifoje 16 personoj trovis la vojon al la Esperanto-Domo en Michendorf, ĉu per aŭtomobilo, ĉu per biciklo aŭ eĉ piede de la stacidomo. La plej longan vojaĝon havis Janusz el Radomicko. La renkontiĝo ree fariĝis internacia, kiel kutime. Tio eĉ estis rimarkebla dum la manĝado. Philippe kunportis bonegan tajlandan specialaĵon. Kaj li ricevis la taskon, daŭrigi tiun ĉi oferton ankaŭ sekvontfoje.
Kulminoj estis la konkurso en tabloteniso kaj la Esperanto-formo de "Scrabble".
Multaj kaptis la bonŝancon tranokti en la domo, sed diversaj homoj ankaŭ devis vojaĝi hejmen samvespere.
Specialan dankon al la ĉeforganizintoj Peter kaj Ullrich.
Ree fantastika aranĝo. Ek al la sekvonta fojo!
Ronaldo