Intensiva Kurso en Uckley

La 3an de aprilo kunvenis en feriejo/trejnejo "Sportzentrum Uckley", parto de la vilaĝo Kablow Ziegelei, dekkelkajn kilometrojn oriente de Königs Wusterhausen, dek unu homoj el Brandenburgio kaj Berlino pro intensiva Esperanto-kurso. Internaciigis la renkonton rumania kaj franca gepartoprenantoj kaj la duan tagon gastoj el najbara Pollando.

Tiu kurso porkomencanta konsistis el kvar kursperiodoj sub gvidado de Peter Bäß kun kontribuoj de Ronald Schindler el Frankfurto ĉe Odro kaj Detlef Hofmann, en kies hejmregiono troviĝas Uckley. Ĝi komenciĝis per tagmanĝo ebligante interkonatiĝon. Posttagmeze bela vetero logis nin eksteren por migranta lernunuopo. Ni entreprenis longan promenadon tra bela pinarbaro, babilante ne ĉiam Esperanton. Post du komunaj periodoj, ni disiĝis en du grupojn pro la tro diversnivela lingvokono de la kursanaro. Ĝuinte bongustan vespermanĝon kaj farinte plian kursparton, ni pasigis agrablan vesperfinon en apuda kabaneto "Zum Wildschütz", kun kamenfajro, gitarludado, babilado kaj kartludo.

Dimanĉon, la 4an de aprilo, post la matenmanĝo, dugrupa kurso kaj post la tagmanĝo ni bonvenigis kvin polajn gastojn speciale alveturintajn el sufiĉe malproksima Lubsko, Andrzej Kiszkiel, ties du filinojn kaj du genevojn, al kiuj li instruas Esperanton. Lauplane fariĝis komuna babilrondo kun ili kursfina "ekzameno", kiun ĉiuj partoprenantoj sukcese trapasis. Post kafumado kaj denova interparolado finiĝis la dutaga kurso je la 4a posttagmeze.

Konklude estis interesa kaj agrabla sperto, en amikeca etoso, kun gepartoprenantoj agante inter 8 kaj 70 jaroj. Ne ĉiam ni parolis Esperanton, sed plej gravis kunestado kaj interkonatiĝo. La kurso okazis en rekomendinda loko. La "Sportzentrum Uckley" estas ne tro malproksima de Berlino, tamen sufiĉe for de la urbo por estigi ferian etoson kaj ofertas tranokton kaj manĝojn sufice malaltpreze.

Philippe Beaudonnet

cimg0142.jpg