Bonetosa, multprogramera Zamenhoffesto en Potsdam
Malgraŭ lastminuta ŝanĝo de la aranĝloko kaj diversaj malfacilaĵoj en la informado, la 10an de Decembro berlinaj kaj brandenburgiaj esperantistoj, danke al la senlaca engaĝiĝo de Peter Kühnel kaj Detlef Hofmann, komune povis festi sian ĉi-jaran Zamenhoffeston en Potsdam, en kvartalo kun la kurioza nomo "Am Schlaatz"*). Venis proksimume trideko da festemuloj, inter ili kvin gesamideanoj el Pollando.
Post enkondukaj vortoj de la prezidantoj Fritz Wollenberg (ELB) kaj Ronald Schindler (EABB), la kunvenintoj varmigis sin per kafo, dum gaja harmonika ludado de Hartmut Mittag ekvarmigis la animojn.
En sia festparolado prof. Christoph Knabe, kiu venis kun siaj du denaske Esperanton parolantaj filoj, pozitive pritaksis la evoluon de la internacia lingvo Esperanto ekde la unua kongreso en Bulonjo-ĉe-maro en 1905, reliefigante i. a. la lastatempe kreskantan partoprenon en junularaj internaciaj renkontiĝoj kaj la viglan agadon de esperantistoj en la interreto.
Kulmino de la aranĝo estis sendube la elpaŝo de la multkapa kaj multvoĉa Hans-Beimler-ĥoro el la eklezia komunumo de nia ELB-eksprezidanto, pastoro Peter Bäß. Per sia altnivela, profesieca kantarto ĝi konkeris la korojn de la aŭskultantoj, des pli, ĉar ĝi kantis ankaŭ esperantlingve. Eksonis tondraj, entuziasmaj aplaŭdoj.
Fininte sian prezentadon, la kantistoj miksis sin inter la festantojn - la ampleksa vestiblo donis la necesan spacon - kaj kunmanĝis la bongustaĵojn, preparitaj de la diligentaj manoj de s-ino Margret Lampe kaj siaj helpantoj.
Ne sufiĉis jam la muzikado: kvaropo kun gitarludanta Peter Bäß ĝuigis la festantojn per lule orelplaĉaj klezmeraj melodioj.
Ne rompante la bonan etoson, Fritz Wollenberg optimisme raportis pri la stato de la "jubilea libro" kaj ĝia certe baldaŭa apero. Sur televida ekrano li vidigis multajn fotojn el la libro kaj komentis ilin.
Gravajn informojn pri la estonteco de la Esperanto-domo en Berlin-Lichtenberg, kiu post la incendio nun estas restaŭrata, la kunvenintoj povis aŭdi el la buŝo de Peter Kühnel. Notindas, ke la damaĝo kaj perdo de materialoj ne estas tiel granda kiel oni devis timi kaj ke la domo jam baldaŭ estos denove uzebla.
Wolf Krüger el Eisenhüttenstadt, prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, sperte raportis pri la nuna stato de Esperanto en la radio kaj la aŭskultebleco de la diversaj sendostacioj.
Laste, sed ne lastsignife, Gerhard Hirschmann el Magdeburg konatigis la ĉeestantojn kun tutmonda asocio, kies agado havas multajn tuŝpunktojn kun la streboj de la esperantistoj, nome la Asocio de Mondcivitanoj. Pluraj demandoj montris la intereson de la ĉeestantoj pri la temo.
Je la fino la ankoraŭ restintoj kuniĝis al komuna vespermanĝo kaj daŭrigis siajn konversaciojn ĝis la malfrua vespero.
Dum la tuta tago funkciis improvizita librostando.
